________________________________
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 332
2009-06-26
________________________________
PROPONO DE UEA PRI ESPERANTO AL KVAR MONDAJ GVIDANTOJ
La 16-an de junio okazis en la rusa urbo Jekaterinburgo la unua
pintkunveno de Brazilo, Rusio, Hinda Unio kaj Ĉinio. Tiuj kvar landoj
intencas kunlabori pli intense kaj elpaÅi kune en la monda politiko.
En Jekaterinburgo, kie la ĉefa temo estis la nuna ekonomia krizo de la
mondo, renkontiÄis la Åtatestroj Dmitrij Medvedev el Rusio, Luiz
Inácio Lula da Silva el Brazilo kaj Hu Jintao el Ĉinio, kaj la barata
ĉefministro Manmohan Singh.
Post la kunveno la prezidanto de UEA, prof. Probal Dasgupta, skribis
al la kvar gvidantoj, karakterizante la eventon kiel historian.
Ekonomia krizo okazigita alilande trafas viajn landojn grave, ne nur
pro la nekredeblaj riskoj kaj Åuldoj alprenitaj en Usono, sed ankaÅ
pro la fakto, ke la valuto de nur unu lando rolas kiel internacia
valuto, li komentis la temon de la kunveno. Per tio li samtempe
enkondukis proponon:
Universala Esperanto-Asocio proponas al vi la ideon, ke valutoj kaj
lingvoj funkcias sammaniere. La internacia uzo de la angla plifortigas
nur kelkajn privilegiitajn landojn kaj samtempe starigas riskojn kaj
kostojn por ĉiuj aliaj. Ĉu tiaj privilegioj, valutaj kaj lingvaj,
kondukis nin al pli bona mondo? Ĉu la kostoj estis efikaj? Certe ne.
Viaj kvar landoj estas promesaj landoj por la estonteco. Sed vi, kiel
ni tra la tuta mondo, devas ĉesigi la valutajn kaj lingvajn
privilegiojn, se ni volas progresi rapide, malpli koste kaj harmonie.
Pri nova valuta sistemo, vi jam havas ideojn kaj proponojn. Por nova
lingva sistemo, ni proponas Esperanton kiel efikan, pragmatan kaj
malpli kostan solvon.
La letero de prof. Dasgupta estis sendita al ĉiu ricevanto en ties
propra lingvo.