Bonvenon al la sepa Tutamerika Kongreso 2008.
Karaj geamikoj,
Nome de la Amerika Komisiono de UEA kaj de la loka preparkomitato de
la sepa TAKE ni alvokas vin aligi kaj partopreni la plej gravan
regionan eventon de La Amerikoj.
De la 12a gis la 18a de julio 2008, Montrealo ricevos la 7an
Tut-Amerikan Kongreson de Esperanto, kiun ceestos esperantistoj ne nur
el la Amerikoj. Venu kongresi en montreala etoso!
TAKE estas kongreso kiu okazas ciun trian jaron, ekstarigita de la
Amerika Komisiono de Universala Esperanto-Asocio. La ci-kongresa temo
estas : « Ekosistemoj, lingvoj, kulturoj : diverseco por dauropova
evoluigo en la Amerikoj ». Estos planitaj prelegoj pri tiu temo. Krom
tio estos, interalie, spektakloj, ekskursoj tra la urbo, kaj bankedo.
Samtempe kun TAKE, okazos la jara renkontigo de Esperanto-USA. Ni
esperas bonvenigi inter 100 kaj 200 partoprenantoj.
La kongresa urbo buntas je aktivecoj. Kvartaloj, kiel la malnova
kvartalo, la cina kvartalo, la geja vilago kaj la latina kvartalo,
placos per sia agrableco. La Rega monto kaj gia granda parko superas
la urbon. Festivaloj, kiel la Jaz-festivalo, la humur-festivalo «
Juste pour rire », kaj la piroteknik-festivalo, distras la urbanojn.
Bonaj restoracioj multas, kaj buntas, pro la variaj devenoj de novaj
montrealanoj. Montrealo vizitindas!
Montrealaj esperantistoj invitas samideanojn partopreni la 7an TAKE ce
ili. Ni esperas, ke la intersangoj inter popoloj de la Amerikoj donos
novajn ideojn, esperojn kaj amikecojn por plibonigi nian mondon!
Informojn ce : informo@...
Ni invitas vin viziti la retejon : www.take7.ca
Maritza Gutierrez
Amerika Komisiono