Karaj gefratoj en Brazilo,
Mia edzino Anne kaj mi, el Francio, deziras al vi ghojan kaj sanktigan
feston de Chiuj Sanktuloj.
Morgau ni familie memoros aparte pri niaj sanktaj patronoj:
- sankta Anna, patrino de la Sankta Virgulino
- sankta Bruno, fondinto de la Kartuziana monakhordeno
- beata Elizabeth de la Triunuo, karmela monakhino komence de la 20a
jarcento
Tiu chi estas la patronino de nia filino, kaj ni faris TTTejon pri shi:
http://www.breviero.org/elizabeth-triunuo/
Ni tre ghojus se chiu el vi prezentus sin kaj sian sanktan patronon.
amike,
Bruno