|
Estimataj, Estas precize nau jaraj hodiau dum mi servas al homoj tra la mondo per la Interreto. Retletera servo kiu komencigxis je la 18-a de februaro jam sxangxigxis al interreta servo kun preskau dek aspektoj je la angla. Kiel rimedo por celebri la servon, mi sendu la unuan mesagxon je la retletera servo al vi: KION VI VIDAS? "Kaj tie ni vidis la gigantojn, la idojn de Anak el la gigantoj, kaj ni estis en niaj okuloj kiel lokustoj, kaj tiaj ni estis ankau en iliaj okuloj" (Nombroj 13:33). "La lando, kiun ni trapasis, por esplorrigardi gxin, tiu lando estas tre, tre bona.... Nur ne ribelu kontrau la Eternulo, kaj ne timu la popolon de la lando, cxar nia mangxotajxo ili estas; ilia sxirmo forigxis de ili, kaj la Eternulo estas kun ni; ne timu ilin" (Nombroj 14:7, 9). Jen la vidpunktoj de du grupoj kiuj iris por esplorrigardi la landon Kanaan. Sendube, la du grupoj diris la verajxojn pri tio kion ili vidis je la lando. La antaua estas la karna vido kiu ne vidis preter la ordinarajxo, dum la posta estas la spirita vido kiu vidis la esktraordinarajxon. Kion vi vidis je via situacio? Cxu gxi estas la ordinarajxo au la eksterordinarajxo? Se vi vidus nur vian situacion, vi nur vidas la ordinarajxon, sed se vi kredus, vi vidos preter la situacion. Jesuo diris al Marta, " Cxu mi ne diris al vi, ke se vi kredos, vi vidos la gloron de Dio? " (Johano 11:40). Kaj Paulo atestis, "cxar ni iradas fide, ne vide" (2 Korintanoj 5:7). Vidu preter la ordinarajxo kredante je la Eternulo ke Li helpos vin, kaj Li estos glorita je via vivo. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Bayo Afolaranmi (Pastoro). +234 805 515 9591 +234 816 304 5450 http://www.thewordthruthenet.org/ http://groups.yahoo.com/group/spiritualdigest2003/ http://groups.yahoo.com/group/spiritanutrajxo/ http://spiritanutrajxo.blogspot.com/ "Laux mia fervora atendado kaj espero, ke mi pri nenio hontigxos, sed ke per cxia liberparolo, kiel cxiam, tiel ankaux nun, Kristo estos glorata en mia korpo, cxu per vivo aux per morto. CXAR CXE MI LA VIVADO ESTAS KRISTO, KAJ MORTI ESTAS GAJNO" (Filipianoj 1:20-21). |